Japanese
English
Korean
Arto
Galerio
la 07-a de Julio,
2006
Vojo al Esperanto: Esperanto through Korean
(You can learn Esperanto through Korean)
24119
fojoj de la 26-a de septembro 2001.
La 92-a Universala Kongreso
de Esperanto en 2007
estis decidita okazi en Yokahama, Japanio.
en Jokohamo, 4a(sabato) - 11a(sabato) de Aŭgusto, 2007
Organizas: Universala
Esperanto-Asocio (UEA)
●待望の『エスペラント日本語辞典』
が刊行されました
ISBN4-88887-044-6
1328頁.\6000+税
編集主幹=小西岳.編集副主幹=後藤斉
世界最大級の画期的な辞典です!
Mi estas profesoro de Korea lingvistiko en Tokia
Universitato pri Fremdstudoj (Tokyo University
of Foreign Studies). "Noma" estas mia familia nomo, kaj "Hideki"
estas mia persona nomo.
Miaj esplorinteresoj rilatas precipe al gramatiko kaj
leksikologio de la korea lingvo nuntempa.
Mi auxtoris "Hankuke: Ehui-wa Munpepey Sankwan Kuco" (ISBN 89-7626-742-7)[1] en 2002 el Thayhaksa en Seoul, Koreio, "Sihuku-no Tyoosengo" (ISBN4-255-00026-3)[2], lernolibron pri la korea lingvo por japanlingvaj parorantoj, en 2000 eldonita el Asahi Syuppansya, "KIL : Vojo al la korean lingvon (Tyoosengo-eno miti)", lernolibron pri la korea lingvo por japanlingvaj parorantoj, en 1988 eldonita el Ariake Gakuzyutu Syuppansya, kaj aliajn.
[1] [2] [3]
Kun kelkaj kunlaboristoj mi skribis "Tyooseengo-wo
manaboo" (Lernu la korean lingvon), gvidolibron pri la korea, en
1987 el Eldonejo Sanshusha (ISBN4-384-01506-2, URL:http://www.sanshusha.co.jp/
), kaj kompilis "COSMOS Tyoo-Wa ziten",
korean-japanan vortaron, en 1988 eldonita el Hakusuisya (ISBN4-560-00096-4).
Temoj de miaj cxefaj traktajxoj estas jenaj:
* modaj formoj (mood forms)
* klasifikoj de verboj kaj substantivoj
* "-ul/-lul", finajxo de akuzativo kaj tiaj vortokunigxo
(slovosochetanie; word combination)
* fraza strukturo, precipe hierarkio de frazoj
* alsubstantiva frazo (adnominal clause)
* onomatopeo
* metodologio pri gramatiko
* eduko pri la korea lingvo
* kontrasta lingvistiko pri la korea kaj la japana
Por detala resumo pri miaj traktajxoj bonvole vidu
la
japanan version.
Klaku cxi tie. En la japana
versio, vi povas akiri pli utilan informon pri korea lingvistiko, ekzemple
bibliografion pri studo de la korea lingvo.
Por la angla versio, kie vi povos legi resumojn de kelkaj traktagxoj, klaku cxi tie.
Mi ankaux agadis (kaj agados) kiel belartisto. Vi povas
legi mian karieron en la kampo de belarto cxi
tie (en la angla). Vi povos vidi kelkajn
miajn verkojn cxi tie (malgranda galerio).
Kun miaj amikoj, mi fondis la Esperantan Klubon en Tokia Universitato pri Fremdstudoj en la jaro 1984. Verdire mi estis ne tre aktiva esperantisto, sed la klubo agadis tre vigle. En la universitataj festoj, klubanoj prezentis kaj prezentas teatran ludon. Vi povas vidi la ludon en la festo en novembro preskaux cxiujare. La kluba cxambro estas sur la tria etajxo en la konstruajxo nomita "Saakuru-too" (domo de kluboj).
flugfolioj de la Esperanta Klubo en TUFS, 1984
En nia universitato, esperanto estas instruita kiel regula intensa leciono nur en septembro kaj januaro. Ni invitas kiel instruiston profesoron GOTOO Hitosi , kiu estas profesoro de lingvistiko en Universitato Toohoku kaj samtempe estas tre fama esperantisto. URL de profesoro GOTOO estas: http://www.sal.tohoku.ac.jp/~gothit/gothit-eo.html
Se vi venos en nian universitaton, bonvolu viziti mian oficejon. La numero de la oficejo estas 861.
----------------------------
NOMA Hideki
Profesoro de korea lingvistiko
Tokyo University of Foreign Studies
Division of Cross-Linguistic Studies,
Graduate School
Tokyo University of Foreign Studies
(Tokyo Gaikokugo Daigaku)
3-11-1 Asahi-cho, Fuchu-shi, Tokyo,
183-8534, JAPAN
E-Mail : noma
@tufs.ac.jp
http://www.tufs.ac.jp/ts/personal/nomahideki/eindex01.shtml
----------------------------